Legolibro el Brazilo

rubriko Ni legis

La Gazeto. numero 121. 2005/12

Luiz Portella verkis, por komencantaj infanoj, libreton 40 paĝan, en kiu li celis lingvon facilan, kaj aldonon de novaj gramatikaj elementoj laŭlonge de la dekunu mallongaj ĉapitroj.

Rilate lian celon, li plene sukcesis. La ligvo estas facila, pura, senriproĉa. La vortoj, kiuj povus krei dubon, estas klarigataj fine de ĉapitroj. La aŭtoro volis krei didaktikan libron kaj la libro bone plenumas tiun rolon.

La vorto "didaktika" povas pensigi vin pri enuiga libro, ĝi tute ne estas. Certe, kiu atendas spir-haltigajn eventojn ne trovos ilin en la libro, sed ili trovos aliajn agrablajn ecojn.

La rolantoj de tiu libro estas geknaboj okjaraj, la ĉefa rolanto ekenamiĝas al knabineto kaj la granda afero laŭlonge de la dekunu ĉapitroj estas la sindemando de la knabo: "Ĉu ŝi reciprokas?"

La libro montras la vivon de tiu knabo, kiu loĝas en Brazilo, la klasamikojn, la familion, la ĉiutagan vivon. Kelkaj filozofiaj pensoj, kiuj povas veni en la menso de tiu knabo, ne mankas. Restas ke tiu infano renkontas nur bonfarajn adoltojn en preskaŭ paradiza reva loko. Ĉio estas glata, milda, bonintenca, kaj vi gustumas la libron kvazaŭ dolĉan bombonon. Ja ĝi estas frandinda bombono, ĉar ĝi estas divers-kolora bombono, kiu senĉese ŝanĝas koloron dum la gustumado.

Konklude, tiu ĉarma freŝa libro taŭgas por okjaraj infanoj, sed ankaŭ por la adoltoj, kiuj akompanas la infanojn en ilia legado: gepatroj, instruistoj.

Ginette Martin - Francio