Parto de "Teknika postklarigo por instruantoj" el Vojaĝo kun Katrina de Sten Johansson.
Troviĝas kelkaj konataj klasigoj de baza Esperanta vortaro. Unu estas la Baza Radikaro de la Akademio, kun proksimume 2.500 morfemoj en naŭ grupoj. Dua estas la radikaro uzata por tektoj "facilaj" kaj "tre facilaj" en la revuo Kontakto, kiu enhavas proksimume 1.000 morfemojn en du grupoj. Tria estas 665 plej oftaj morfemoj de parolata Esperanto, ordigitaj laŭ ofteco, de Internacia Kultura Servo de Zagrebo.
Por uzo en ĉi tiu verko mi kombinis tiujn tri klasigojn kun du aliaj fontoj: la radikoj uzataj en kelkaj jam aperintaj "facillegaĵoj", kaj la plej ofte aperantaj radikoj en aro da literaturaĵoj normalaj, ne facil-legaj. Surbaze de la ofteco de apero en tiuj kvin fontoj mi kreis klasigon en kvin grupoj A ĝis D. A, la plej oftaj morfemoj, enhavas 197 morfemojn, B 258, C 269, Ĉ 350 kaj D 466; Entute 1540 morfemoj. Aldoniĝas grupo E = ĉiuj ceteraj radikoj en PIV, kaj F = ĉiuj ceteraj radikoj.
La grupoj: Grupo A Grupo B Grupo C Grupo Ĉ Grupo D