Revuoj por komencantoj

Juna Amiko estas eldonaĵo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Ne nur por infanoj kaj junuloj. Vi komprenas ĉiujn tekstojn de la revuo se vi regas liston, kiu konsistas "el 1500 tre oftaj vortoj". Por ĉiuj tekstoj estas klarigoj pri vortoj, kiuj ne estas el la listo. Alia retejo de la revuo: http://www.lernu.net/juna_amiko/index.php.

Kontakto estas eldonaĵo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
"Kontakto estas soci-kultura revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo eldonata de Universala Esperanto-Asocio. Aparte rekomendeblas al instruistoj kaj komencantoj: parto de artikoloj aperas en lingvoj facila kaj tre facila. Senpaga provekzemplero disponeblas ĉe la CO de TEJO: oficejo ĉe tejo.org".

Komencanto estas revuo por ĉiu, kiu lernas, posedas aŭ instruas Esperanton.

<<  >>